2010-07-26
 |
Junuloj de la aktivado sur Tian'anmen-placo, Pekino |
La 25-an de julio okazis en Pekino la Kvara Amikeca Intervidiĝo de Junuloj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio(AIJĈJK), en kiu partoprenis 900 junuloj de la tri landoj (ĉiu po 300). Antaŭ ilia veno al Pekino la junuloj vizitis Liuyi-urbon de Qufu, Shandong-provinco, en orienta Ĉinio, kaj tie spertis la ĉinan kulturon.
AIJĈJK estas interŝanĝa programo por junuloj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio iniciatita kaj organizita de la Ĉina Junulara Federacio en aŭgusto de 2007. Post tio ĝi okazas ĉiujare en la tri landoj alterne.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji
|