2010-07-26
 |
Prezento de jordanaj aktorinoj en la Tago de Jordana Pavilono |
La 25-a de julio estis la Tago de Jordana Pavilono. Jordana ambasadoro en Ĉinio Anmar Abdulhalim Namir Harmud diris en sia parolo: "Ĉinio multe klopodis por gastigi la Mondan Ekspozicion. La ekspozicio en Ŝanhajo estas alia brila ĉapitro skribita de Ĉinio en la fono de rapida disvolviĝo de la mondo."
Harmud diris, ke Jordanio kredas interfluon de la homa civilizacio, kunfandiĝon de kulturoj kaj tuŝon de pensoj. Li opinias, ke la ekspozicio donis al popoloj de diversaj landoj ŝancon por koni reciprokajn spertojn en kreivo kaj kompletigi unu la alian.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|