2010-07-26
La 77-a Itala Kongreso de Esperanto okazos en Linjano Orsabla de la 21-a ĝis la 28-a de aŭgusto 2010. La aliĝkondiĉoj estas aparte favoraj por ne-italoj kaj junuloj. Al la kongreso jam aliĝis 256 esperantistoj el 33 landoj de la tuta mondo.
Riĉaj programoj estas konsulteblaj ĉe: http:/italakongreso.esperantoitalia.it kaj la prezento de la feria vilaĝo en Vikipedio ĉe: http://eo.wikipedia.org/wiki/Lignano_Sabbiadoro. La angla versio estas pli informoriĉa: http://en.wikipedia.org/wiki/Lignano_Sabbiadoro.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|