Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 83-a Kongreso de SAT okazos en Braŝovo
2010-07-26

 

    La 83-a Kongreso de SAT okazos inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto 2010 en Braŝovo, Rumanio. La kongresa temo estas: "Ekonomia krizo -- Kiam la venonta?". Kongresejo, Liceo "Andrei Ŝaguna" -- festa salono, troviĝas en la centro de la urbo Braŝovo.

 

    Informoj pri la kongreso estas troveblaj ĉe: SAT kongresos en Braŝovo en aŭgusto 2010.

 

    ATENTU:

 

    Tiuj, kiuj bezonas enirvizon al Rumanio, bonvolu memprizorgi por obteni ĝin. OKK povas sendi nur invitleteron post la ricevo de la pasportnumero sur la aliĝilo. Al nealiĝantoj OKK ne sendas invitleteron.

 

    Pri la kongresa urbo

 

    Braŝovo estas urbo en Rumanio kiu situas en suda Transilvanio, 168 km. norde de Bukareŝto. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto kaj unu el la ĉefaj industriaj urboj de Rumanio. En 2009 ĝi havis 278 048 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj, ĉeĥoj, slovakoj, ciganoj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario. En la jaro 1749 en tiu urbo fondiĝis la unuaj du loĝioj de framasonismo en la tiama Hungarujo.

 

    Pli detalaj informoj pri la kongreso tre baldaŭ venos. Intertempe, por fari al vi ideon pri la etoso dum SAT-Kongreso, eblas legi la jenan raporton pri la 2009-a kongreso, okazinta en Milano.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng