2010-07-26

Ĵus komenciĝis la 8-a SOMERE, ankaŭ ĉi-jare en Jünkerath en la regiono Eifel, Germanio, kie okazis jam pluraj belaj internaciaj renkontiĝoj de EsperantoLand.
Aliĝis ĝis nun ĉ. 20 homoj el kvar diversaj landoj.
Atendas la partoprenantojn libertempeca programo kun promenoj kaj ekskursoj, ludoj kaj kelkaj prelegoj. Ankaŭ ĉi-jare kompreneble estos lingvaj kursoj, por progresantoj kaj konversacio.
Venu somerumi kun ni!
Ankaŭ en 2010 la internacia somera renkontiĝo de EsperantoLand okazos en Jünkerath en la regiono de la mezmontaro Eifel; ni planas du semajnojn, de vendredo, 23-a de julio, ĝis vendredo, 6-a de aŭgusto. Kunvenos proksimume 20 gastoj, ĉefe el Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio.
Interparoloj kaj ekskursoj, kelkaj prelegoj kaj lingvokursoj
La programo denove estos varia - la celo estas senstreĉaj ferioj. Estos Esperanto-lingvokursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacio, prelegoj kaj diversaj kursoj laŭ la oferto de la partoprenantoj. Krome ni faros promenojn kaj ekskursojn.
Ludsalono por infanoj kaj plenkreskuloj
Aparte alloga certe estos denove la granda ludsalono de la domo, kie pluraj dekoj da ludoj pretas por amuzi sin. Testu vian lertecon, vian kapablon ĵeti pilkon, moviĝi sur testudeto aŭ celtrafe ŝovi platojn!
Detaloj kaj la aliĝilo nun troviĝas sur nia retpaĝo pri SOMERE 2010 (http://www.esperantoland.org/somere/). Jen kelkaj el la partoprenintoj (http://www.esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere7.php) en la pasinta SOMERE 2009.
Ĝuu la someron ĉe EsperantoLand!
(el EsperantoLand.org)
Redaktoro: Jin Chenxi |