2010-07-26 La komitato de UEA en sia lasta kunsido dum la Havana Universala Kongreso per granda majoritato akceptis rezolucion pri la eldonaĵoj de la asocio, proponitan de Renato Corsetti. Laŭ la teksto de la rezolucio, la estraro devas prepari proponon pri nova redaktopolitiko de la revuo Esperanto, kaj ne fari "aliajn decidojn en tiu kampo", antaŭ ol la propono pri nova redaktopolitiko estos prezentita al la komitato. Laŭ Osmo Buller tiu decido ne influas la pli fruan decidon pri nuligo de la kontrakto de la nuna redaktoro, ĉar la komitato ne povas nuligi decidon kiu estas en la kompetento de la estraro.
(el Libera Folio)
Redaktoro: Zhang Xiaotong |