| 2010-07-26
|
|
|
La malferma ceremonio de la Internacia Mara Festivalo |
La 24-an de julio inaŭguriĝis en Qingdao la Internacia Mara Festivalo, 2010.
La festivalo kun temo “Brakumi bluan maron” enhavas Internacian Semajnon de Velado, aktivadojn de mararmeo, turismon sur maro kaj aktivadojn pri mara kulturo. Krome inter la 21-a kaj 23-a de aŭgusto okazos Urbestra Forumo de Veladaj Urboj kaj Internacia Pinta Forumo de Velado.
La festivalo finiĝos en la 29-a de aŭgusto.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Chen Ji
|