Wen Jiabao inspektis kontraŭinundan laboron en Anhui
2010-07-27
Wen Jiabao vizitas oficirojn kaj soldatojn ĉe la fronto de kontraŭinundo.
Antaŭ kelkaj tagoj ĉina ĉefministro Wen Jiabao inspektis kontraŭinundan laboron en Anhui-provinco. Li diris, ke diversnivelaj registaroj kaj koncernaj departementoj devas fari sufiĉan preparon por batali kontraŭ inundo.
De julio en kelkaj provincoj kaj urboj de suda Ĉinio falis pluvegoj, kiuj alportis grandan perdon al produktado kaj vivo de lokaj popolamasoj.