Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Frazaro, ne nur vortaro: tatoeba.org
2010-07-27

    Se oni serĉas ion en vortaro, ofte komenciĝas la divenado: Kiu el la signifoj de la elira vorto rilatas al kiu vorto en la cellingvo?

 

    La japana iniciato http://tatoeba.org/ pro tio rilatigas kompletajn frazojn, en multaj lingvoj, ankaŭ Esperanto. Nuntempe Esperanto havas 1308 frazojn kaj lokon 14 - hieraŭ vespere estis nur ĉ. 950 frazoj. Kaj ankoraŭ la paĝaro estas apenaŭ konata en Esperantujo...

 

    Momente oni tradukas ankaŭ la instrukciojn de la paĝaro en Esperanton, triono estas nun tradukita. Ĝis nun ili estas ĉefe en la angla kaj kelkaj aliaj lingvoj. Praktika tradukilo ekde http://tatoeba.org/deu/wall/show_message/1678#message_1678 aŭ rekte ĉe
https://translations.launchpad.net/tatoeba/trunk/+pots/default/eo/+translate?start=0&batch=10&show=untranslated&field.alternative_language=&field.alternative_language-empty-marker=1&old_show=all

 

    Sur paĝo de hazardaj frazoj eblas montri 15 frazojn samtempe, se oni volas traduki amase kaj ŝpari atendotempon. - http://tatoeba.org/deu/sentences/several_random_sentences

 

    Necesas registriĝi ŝajne dufoje, por ambaŭ specoj de tradukado.

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng