2010-07-27
La decido de la eliranta estraro de UEA ne longigi la kontrakton de la redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marček iĝis la ĉefa temo de la ĵaŭda kunveno de la legantoj de la revuo dum la Universala Kongreso en Havano. Unue Stano Marček mem prezentis la revuon kaj helpe de enketrezultoj volis montri, ke la plej multaj legantoj ja kontentas pri ĝi. La plendojn pri mankanta redakcia linio kaj mankanta redaktado li redirektis al la kritikantoj per la vortoj "facile estas kritiki, sed malfacile helpi". Poste la parolon kaptis laŭtvoĉaj subtenantoj de Stano Marček, kiuj postulis, ke anoncita konkurso por la redaktora posteno estu nuligita, kaj Stano Marček plu redaktu la revuon.
La lasta duono de la kunveno "Legantoj de Esperanto", okazinta ĵaŭde posttagmeze, fariĝis interkriado inter defendantoj de la ĝisnuna redaktoro kaj la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, kiu defendis la estraran dedicon pri la nedaŭrigo de la kontrakto de Stano Marček. Ĉefaj porkriantoj estis du italinoj: Michela Lipari kaj Edwige Tantin-Ackerman.
Komence de la kunsido Stano Marček prezentis sian revuon kun la montro de la pasinta numero. Li ankaŭ defendis sian redaktopolitikon, ankoraŭfoje prezentante rezultojn de du enketoj faritaj inter la legantoj de Esperanto. La plej lasta estis farita fine de la jaro 2006 kaj ĝi montris ke la respondintoj al la enketo estis ĝenerale kontentaj pri la revuo. Stano Marček finis sian parolon dirante: "Facile estas kritiki, sed malfacile helpi".
Sekve Anna Löwenstein legis kritikan mesaĝon, kiun ŝi jam pli frue sendis al la retlisto UEA-membroj. En la teksto de sia mesaĝo ŝi menciis lastatempan kritikan artikolon pri la revuo aperintan en Libera Folio, kiun ŝi supozis rilata al la estrara decido, ĉar ŝi laŭ siaj propraj vortoj "...neniam aŭdis iun ajn kritikon pri Marĉek kiel redaktoro de la revuo, ĝis tiu artikolo aperis en Libera Folio kvazaŭ fulmo el blua ĉielo".
Poste Anna Löwenstein anoncis, ke ŝi jam komencis kolekti subskribojn por defendi la nunan redaktoron. Ĝis la kunsido ŝi ricevis kvindekon da subtenantoj. La preskaŭ 80-membra publiko akceptis tion per aplaŭdo, tamen ne de ĉiuj partoprenantoj. La kunsidon partoprenis almenaŭ tri nunaj estraranoj el la kvin kiuj ĉeestas la kongreson, inkluzive de la prezidanto.
Michela Lipari rakontis pri sia plendletero, kiun ŝi donis al estraro de UEA okaze de la malferma tago. En la letero ŝi esprimis sian kritikon pri tio, ke en la revuo ne aperis du raportoj pri italaj aranĝoj, sed ke ŝi ne celis la letero estu uzata kontraŭ la redaktoro.
La defendantoj de Marček krie postulis, ke la nova estraro nuligu la dedicon, kiun ili nomis "maldungo" de la nuna redaktoro. Edwige Tantin supozis, ke devas ekzisti iu speciala kaŝita kialo, pro kiu la decido estis farita de la malnova estraro, kaj ne lasita al la nova.
Barbara Pietrzak, kiu defendis la decidon, diris ke neniel temas pri "kampanjo" nek pri subita decido, sed ke la estraro jam longe diskutis pri la redakcia politiko kaj neceso ŝanĝi ĝin. Laŭ ŝi necesas, ke la malnova estraro lasu al la nova plej eble klaran staton de aferoj, kaj ne lasu nefinitajn aferojn al la nova estraro.
La fino de la kunsido fariĝis plena de krioj, kaj manko de tempo necesigis fini la diskuton. Martin Schäffer tamen havis eblon paroli kaj asertis, ke la kresko de kategorio "salajro" por la buĝeto por la venonta jaro jam montras ke estas planita ke nova redaktoro laboru en Roterdamo. Laŭ Pietrzak neniu pensis aŭ postulas ke la nova redaktoro, eĉ se tiu ne estas Marček, laboru en Roterdamo.
Dum la kunsido oni eksciis ankaŭ, ke la decido pri nedaŭrigo de la kontrakto estis farita en kunsido al kiu Marček mem ne estis invitita. En ceteraj okazoj la redaktoro rajtis ĉeesti la kunsidojn de la estraro, kio evidente malfaciligas la eldiradon de kritikaj vidpunktoj.
La oficistoj de UEA havis pli facilan taskon en la programero Centra Oficejo respondas ĵaŭde matene, ĉar ili aŭdis preskaŭ nur laŭdojn por la laboro farita de oficistoj. La iamaj plendoj kaj kritikoj preskaŭ tute mankis. Ĝenerala direktoro Osmo Buller siavice laŭdis kubajn organizantojn de la kongreso, dirante, ke ili lernis multon dum 20 jaroj, ĉar preskaŭ ne estis problemoj en la kongresaj aranĝoj.
Al demando pri tio, kial mankas esperanta flago ĉe la kongresejo, Clay Magalhães respondis, ke temas pri malfruo aŭ tempomanko en la komenco de la kongreso. Krome flago laŭ li ĉiukaze ne havus apartan informan valoron, ĉar la kongresejo situas flanke de la urbo kaj la flagon praktike vidus nur personoj kiuj laboras en la kongrsejo.
Alia novaĵo de la ĵaŭda kongresa tago estis, ke iĝis konata la valoro de kupono, kiun kubanoj ricevis por libroservo. Ĝi valoras 33 eŭrojn, la sumon ricevitan surbaze de donacoj de individuaj membroj. La libroservon poste plenigis kubanoj kiuj aĉetis unuavice lernolibrojn.
Granda parto el la kubaj kaj aliaj latinamerikaj kongresanoj estas gejunuloj, kio donas al la kongreso iom nekutime junan aspekton. La 999-a kongresano estis registrita merkrede, kaj kredeble la nombro de aliĝintoj jam superis milon. Tamen ne ĉiuj aliĝintoj ĉeestas la kongreson.
Aliflanke, ne ĉiuj nomoj de aliĝintoj iĝas publike konataj. El usonanoj en kongresa libro aperis nur tri nomoj de personoj, kiuj ricevis oficialan permeson de la usona registaro vojaĝi al Kubo, aŭ kiuj havas alilandan pasporton. Tamen efektive partoprenas la kongreson almenaŭ deko da usonanoj.
El Havano raportis Jukka Pietiläinen
el Libera Folio
Redaktorino: Chen Ji
|