Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
17-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto en Silver Bay, Lake George, Novjorkio, Usono
2010-07-29

    Aliĝu tuj ! Klaku ci-tien

 

    De la 9-a ĝis la 11-a de oktobro 2010 (Dank-Festo en Kanado, Kolumbo-Festo en Usono), la aŭtuna renkontiĝo okazos en Silver Bay. Venu ĝui la belegan gastejon apud lago, la amikecan etoson, la internaciecon de la ĉeestantaro kaj la varian programon.

 

    Kio estas A.R.E.?

 

    La Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto celas kunigi esperantistojn el nordorienta Ameriko dum tritaga semajnfino. Organizas ĝin la Esperanto-Societo Kebekia lige kun aliaj esperantaj asocioj kaj kluboj en Usono.

 

    Oficiala Programo

 

    Komenciĝo je la 14-a horo sabate, la 9-an de oktobro. Finiĝo je la tagmezo lunde, la 11an de oktobro. Eblas alveni unu tagon antaŭe (8-a de oktobro) por ĝui la semajnfinon iom pli.

 

    La programo estas plurnivela, kursoj por komencantoj kaj progresantoj kaj diversaj prelegoj por la lertuloj. Vi povas ekskursi en la naturo. Sabate okazas la amuza interkona vespero kaj dimanĉe kultura vespero kaj vi estas bonvena prezenti ion.

 

    Se vi intencas prezenti ion dum la semajnfino, bonvolu informi nin, unu monaton antaŭe tiel ke ni povu akurate finplani la programon.

 

    Kiu venas?

 

    Dum la pasintaj A.R.E., 50 ĝis 80 esperantistoj ĉefe el Ontario, Kebekio, Nov-Anglio, Nov-Jorkio, sed ankaŭ el Britio, Germanio, Svisio, kaj eĉ el Japanio partoprenis entuziasme. La plej juna aĝis 2 kaj la plej aĝa 80!

 

    Invitu viajn familianojn kaj konatulojn ĉar la gastejo situas apud lago en tre bela montara regiono kie ili povos ripozi dum vi esperantumos. Venu ĝui internacian amikan etoson. Bonvenon en Esperantio!

 

    Retpoŝta diskutlisto

 

    Ekzistas retpoŝta diskutlisto por ARE-partoprenantoj. Por membriĝi al ĝi, sendu malplenan mesaĝon ĝis auxtunarenkontigxo-subscribe@yahoogroups.com aŭ vizitu jenan retejon.

 

(el http://www.esperanto.qc.ca/eo/are )

Redaktoro: Li Jianhua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng