La velŝipo Andalucia navigas preter la Kultura Centro de ŜME.
La 27-an de julio la velŝipo Andalucia, imitaĵo de hispana ŝipo en la 17-a jarcento, veturis al la akva areo de ŜME, kaj bonvenigos al si vizitantojn en la venontaj du monatoj.
Andalucia, trimasta velŝipo farita de la Granda Regiono Andalucia de Hispanio speciale por ŜME, ekveturis de haveno en suda Hispanio kaj atingis Ŝanhajon la 24-an de junio post 3-monata navigado.