Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Premio Deguchi al Philippe Chavignon
2010-07-29

    La Premio estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare distingi agadon, kiu per Esperanto antaǔenigas la internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguchi. Pri la laǔreato de la Premio, kiu konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eǔroj, decidas la Estraro de UEA.

 

    La ĉi-jara premio estis aljuĝita al franca esperantisto kaj mondcivitano Philippe Chavignon pro lia longtempa agado en multaj landoj de Afriko kaj Latina Ameriko, en projektoj Indiĝenaj Popoloj kaj ekoturismo, kaj aliaj.

 

    UEA honoras ankaǔ la artan agadon.

 

    Dum la ĵusa UK estis establita ankaǔ nova diplomo pri "elstara arta agado". Kiel la nomo diras, la nova diplomo premias eminentan kontribuon al la Esperantaj kulturo kaj arto. La ĉi-jarajn diplomojn ricevis

 

    - aktorino Georgina Almanza en Kubo,

 

    - aktorino Vida Jerman en Kroatio,

 

    - korusestrino Franjo Léveque en Francio,

 

    - aktoro Sasxa Pilipović en Serbio,

 

    - verkisto Trevor Steele en Aǔstralio,

 

    - kaj verkistino Spomenka Štimec en Kroatio.

 

    Gratulojn al la honorigitoj!

 

laǔ GK-391 de UEA

(el Ret-Info)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng