2010-07-29
 |
Chen Zhimin (dekstra) manpremas kun Govinda Kusum post la subskribo de la "Resumo de la renkontiĝo". |
En la 27-a de julio la unua renkontiĝo inter Ĉinio kaj Nepalo pri kunlaboro de landlima leĝplenumo okazis en la ĉefurbo de Nepalo Katmanduo. Vicministro de la Ĉina Ministerio de Publika Sekureco Chen Zhimin kaj sekretario de la Nepala Ministerio de Internaj Aferoj Govinda Kusum ĉeestis al la renkontiĝo.
Post la renkontiĝo, la du flankoj subskribis “Resumon de la renkontiĝo” kaj la dokumenton pri senpaga livero de policaj ekipaĵoj valorantaj 2 milionojn da juanoj fare de la Ĉina Ministerio de Publika Sekureco al la Nepala Ministerio de Internaj Aferoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi
|