2010-07-29 La Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigis sian ĉi-jaran konferencon kun la temo “Esperanto, la lingvo de la amasoj kaj de la elito?” en la Esperanto-urbo, Herzberg am Harz, Germanio, de la 17-a ĝis la 24-a de julio, 2010.
Unuafoje svingis sur la fasado de la urbodomo de Herzberg am Harz, Germanio, grandega, ĉ. 4 m. larĝa Esperanto-flago por saluti la 50 partoprenantojn el 13 landoj, kiujn atendas riĉa programo, fakprelegoj (ekz. de Blanke, Duc Goninaz, Ĵak Le Puil, Karpunina, Dörr, Witkam, Korody, Zilvar), kulturaj eventoj (koncerto, ekspozicio) kaj turismaj ekskursoj al la regionoj Goslar, Braunschwieg, Sieber, ktp.
Pri OSIEK
OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj) estas internacia societo, kiu celas la organizadon de kulturo kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK). Diskutado kaj interŝanĝoj, ekzemple post lekcioj kaj kursoj, samkiel turismaj aranĝoj, celantaj interkonadon kaj estimon interetnajn, kontribuas al disvolviĝo de vere internacia kulturo.
Enkadre de OSIEK, diversaj laborgrupoj prizorgas apartajn kulturajn agadojn: OSIEK-premio, NUV.
Pri OSIEK-konferenco kaj la urbo Herzberg am Harz
La vorto “ĉiufoje” signifas ĉi tie “ofte”, ĉar Herzberg am Harz preskaŭ senhalte dum la jaro gastigas Esperantajn kongresojn, seminariojn, kulturajn kaj feriajn programojn.
Parenteze dirite, tiom oficiala fariĝis Esperanto en la urbo, ke la urbestro Gerhard Walter mem lernas la internacian lingvon kaj oficiale salutas en ĝi ĉiujn signifajn Esperanto-kunvenojn. Koncerne al la laboroj de la OSIEK-konferenco, ili meritas laŭdon pro siaj varieco kaj nivelo. Nespecife pri Esperanto, sed pri ĝeneralaj kulturaj temoj, prelegis Zsofia Korody (Malsupra Saksio), Lena Karpunina (Taĝikio), kaj la konata muzikisto Ĵak Lepuil, kiu regalis la ĉeestantojn per koncerto.
La priesperantajn temojn prezentis i.a. Josef Dorr (Esperanto, la lingvo de la amasoj kaj de la elito?) kaj Toon Witkam (Esplori vortouzon en interreto: nova konkordancilo por Esperanto). La konferenco atingis sian pinton per du elstaraj lekcioj, respektive fare de Michel Duc-Goninaz kaj Detlev Blanke: la unua detale kaj dokumento-riĉe analizis la lingvo-problemon kaj la pozicion de Esperanto en la Eŭropa Unio “inter teorio, realo kaj utopio”; la dua tre objektive pristudis la ideologiajn kontribuojn al Esperanto de kelkaj pensuloj, ek de Zamenhof tra Lanti ĝis Lapenna. En la diskuto reliefiĝis la interveno de la konata Esperanto-historiisto Ulrich Lins, kies verko “La danĝera lingvo” jam fariĝis mejloŝtono en la internacilingva batalo.
Redaktoro: Wang Lihua
|