Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Memoro kaj espero post la tertremo en Wenchuan
2010-07-29

Teksto kaj foto de ZHAO XI

 

Wenchuan-a Ruina Parko  

 

    Je la 14:28 de la 12-a de majo, 2008 subite haltis horloĝo en kampanilo de la belarta fakultato de la Aba-a Normala Lernejo en Sichuan. La horloĝo kaj la domo de la fakultato, kiel unu el la plej memorindaj lokoj pri la tertremo en Wenchuan, estos eterne konservitaj.

 

    En la malnova sidejo de la lernejo oni konstruis Wenchuan-an Tertreman Parkon kun la kampanilo kiel la centro. La parko konsistas el 3 ĉefaj partoj, t.e. Kampanila Placo, Espera Placo kaj Ĝardeno por Meditado. Ĝi estas projektita de He Jingtang, fama arkitekto de la Sudĉinia Teknologia Universitato kaj membro de la Ĉina Inĝeniera Akademio, kaj liaj samgrupanoj.

 

    En la 22-a de januaro 2010, kiam ni eniris en la parkon, unue prezentiĝis antaŭ ni Espera Placo kun la temo "Restarigi esperon". En la flanko de la kampanilo al Minjiang-rivero estas Memoriga Placo surkovrita per makadamoj kaj en ĝia centra florbedo kreskas verdaj plantoj simbolantaj vivon. Rigardante malproksimen de la Espera Placo oni povas vidi transborde tertreman ruinon kaj Weizhou-urbeton nove konstruitan. Sur la Espera Placo kuŝas du nigraj sulkoj simbolantaj respektive hormontrilon kaj minutmontrilon. Ili kun la kampanilo kiel centro formis grandan horloĝon sur la tero montrantan la tempon 14:28, kiam okazis la tertremo.

 

    La parko kun la temo "Memoro kaj espero" celas ne nur memorigi al homoj doloron alportitan de la tertremo, sed ankaŭ prezenti firmecon kaj brilon de la homa naturo, kaj per tio memori la mortintojn, konsoli kaj kuraĝigi vivantojn, ke ili aktive frontu al la estonteco.

 

Redaktoroj: Jiang Limin

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng