Leĝfaro de hispana Katalunio por malpermesi taŭrbatalon
2010-07-30
Oni manklakis post la aprobo de la propono.
En la 28-a de julio la parlamento de la kataluna regiono en Barcelona, Hispanio voĉdonis kaj aprobis proponon, ke taŭrbatalo estos malpermesata en la regiono ekde la 1-a de januaro, 2012. Tiel, Katalunio fariĝos la unua regiono en Hispanio, kiu malpermesas taŭrbatalon.