2010-07-30 En la ferma ceremonio de la 95-a UK en Havano, la Estraro de UEA honorigis d-ron Rüdiger Sach el Germanio per "Diplomo pro Elstara Agado", asignatan ekde 2007 por rekoni eksterordinare meritplenan agadon por Esperanto.
D-ro Sach estas profesoro pri parazitologio, ekde 1997 li gvidas kaj motoras kiel prezidanto la Internacian Sciencan Asocion Esperantistan, ISAE, kaj de multaj jaroj redaktas ankaǔ ĝian gazeton Scienca Revuo.
Nia "Esperanto-Centro Eventoj" en Budapeŝto sincere gratulas profesoron Sachs!
Szilvási László
redaktoro ĉe eventoj.hu
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |