Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kontrakto de Stano Marček nuligita
2010-07-30

 

    Laŭ la nov-malnova prezidanto de UEA, la papera revuo en la reta epoko havas ĉefe arkivan funkcion. Spite tiun supozatan malgravecon de la revuo, la malnova estraro decidis ne renovigi la kontrakton de la nuna redaktanto, sed malfermi konkurson por dungi novan redaktoron. Ankaŭ la nuna respondeculo pri la revuo rajtos partopreni en la konkurso. Laŭ nova estrarano Amri Wandel, la revuo devas plaĉi "ne nur al la intelektuloj de 'Libera Folio'".

 

    Kiel unu el siaj lastaj decidoj la foriranta estraro de UEA decidis ne daŭrigi la nunan kontrakton pri la redaktado de revuo Esperanto kun Stano Marček sed organizi konkurson, en kiu rajtas partopreni samrajte ankaŭ la nuna redaktoro. La decido estis farita lunde vespere, kaj la afero fariĝis publika marde, en la kunsido Nova estraro sin prezentas. Surbaze de la intervenoj de nunaj estraranoj, kiuj ankaŭ estis membroj de la ĝisnuna estraro, eblas konkludi ke la decido ne estis unuanima, tamen la plimulto estis por la konkurso.

 

    La decido estas farita surbaze de analizo de redakcia politiko kiun la estraro faris. Laŭ estrarano pri informado kaj ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak la tasko de estraro estas ankaŭ aŭskulti la membraron kaj surbaze de kritiko kiu lastatempe aperis, la problemo de la redaktado de revuo ne estas solvita bone. Laŭ Pietrzak la revuo estis traktita en ĉiu kunsido de la pasinta estraro.

 

    Amri Wandel, nova estrarano, rebatis la kritikon prezentitan en Libera Folio kaj diris ke revuo Esperanto devus plaĉi al ĉiuj legantoj kaj ne nur al tiuj intelektuloj de Libera Folio. Se la revuo komencas sekvi tro specife unu rolon, tio povus damaĝi la aliajn funkciojn de la revuo kaj tiam ne plaĉi al ĉiuj. La prezidanto Probal Dasgupta opinias, ke en la reta epoko la papera revuo havas plejparte nur arkivan funkcion.

 

    Eksa komitatano Edwige Tantin-Ackermann estis konsternita pri tio, ke la malnova estraro faris tian decidon kiel sian lastan decidon. Laŭ ŝi necesus ke la estraro donu la rezultojn de sia analizo al la nova estraro kaj lasu tiun fari la decidon.

 

    Ĝenerale la nova estraro estas kontenta pri la nuna stato de aferoj en UEA, kaj, dum la antaŭa estraro devis barakti kun financaj problemoj, nun la financa bazo reaperis kaj eblas fari novajn iniciatojn.

 

    Laŭ rezultokalkulo, la bilanco de UEA unuan fojon superis 5 milionojn da eŭroj. La kresko de 2008 estis preskaŭ duonmiliono da eŭroj, al kio plejparte kontribuis la evoluo en la monda financa merkato. Laŭ pluraj estraranoj la novaj iniciatoj kaj projektoj devas esti tiaj ke ili konformu kun la bezonoj de la reta epoko.

 

    El Havano raportis Jukka Pietiläinen

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng