Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazos la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en 2011 en Brazilo
2010-07-30

    Laŭ informo de Vikipedio, okazos la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo.

 

    La Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) komenciĝis kiel neregula renkontiĝo de amerikaj esperantistoj, kaj ekde la tria, ĝi okazas ĉiun trian jaron, kunvokita de la Amerika Komisiono de UEA, kaj organizita de la Loka Kongresa Komitato.

 

    Ĝi celas plifortigi solidarecon inter la esperantistoj el Norda, Centra kaj Suda Amerikoj, progresigi la movadon kaj studi ĝiajn problemojn. La Kongreso intencas enhavi multnombrajn programerojn por ke en ĝi kunvenu diversaj fakaj aŭ ne fakaj samideanoj, kiuj interesiĝas konigi diversajn proprajn, grupajn kaj oficialajn agadojn de la Esperanto-movado en la diversaj landoj de la Amerika Kontinento kaj de aliaj partoj de la mondo, kiuj iamaniere estas rilataj. Krom la laboraj partoj, la Kongreso enhavas ankaŭ multajn klerigajn kaj distrajn programerojn, kies celo estas eduki la partoprenantojn kaj diskonigi la kongresan landon inter la esperantistaro.

 

(el (http://eo.wikipedia.org/))

Redaktoro: Li Jianhua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng