Ĉinio sukcese lanĉis la 5-an navigan sateliton Beidou
2010-08-02
La 1-an de aŭgusto, je 30 minutoj post la 5-a horo en Xichang, Ĉinio per portoraketo sukcese pafis la 5-an navigan sateliton Beidou al la difinita transiga orbito de la kosmo. Tio estas klinita sinkrona satelito de la terglobo, kaj la tria satelito, kiun Ĉinio ĉi-jare lanĉis por sia naviga sistemo Beidou.