2010-08-02 Subvencio Cigno de UEA, financata de la japana industriisto Miyoshi Etsuo, estas donata ĉiujare por subteni seriozan Esperanto-agadon en la Tria Mondo aŭ la iamaj socialismaj landoj de Eŭropo. Ĝia valoro estas 500 000 japanaj enoj, t.e. preskaŭ 4400 eŭroj. Pri la subvencia sumo decidas la Estraro de UEA, kiu anoncas sian decidon en la ferma solenaĵo de la Universala Kongreso de Esperanto.
Ĉi-jare la subvencio estis egale dividita inter du ricevantoj. Esperanto-Asocio de Bosnio kaj Hercegovino ricevas subvencion por la renovigo de sia sidejo-kunvenejo kaj la Komisiono por Meza Oriento kaj Norda Afriko por informado pri Esperanto en arablingvaj landoj, unuavice en Libano kaj Egiptio.
el UEA
Redaktorino: Chen Ji |