Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Eduka subkomisiono - komitato UEA akceptis rekomendojn
2010-08-02

    La subkomitato pri edukado en la 95-a Universala Kongreso kunvenigis 21 personojn el 16 landoj, inter kiuj 10 estis komitatanoj. Tiel ĝi estis la plej populara el ĉiuj el la subkomitatoj. La kunsidon prezidis Stefan MacGill. La sekvaj rekomendoj estis akceptitaj senmodife de la tuta Komitato de UEA en ĝia vendreda kunsido:

 

    1) Rekomendas al la Komitato akcpeti la reviziitan interkonsenton inter UEA kaj ILEI, kiu estas jam akceptita de ambaŭ estraroj (pro tempomanko, tio tamen ne okazis).

 

    2) UEA kaj ILEI dediĉu rimedojn al postsekvado de la sukcesa komuna trejnseminario en Matanzas, tiel, ke floru kursoj kaj aduka fortiĝo tra la Latina Ameriko.

 

    3) Ĝi alvokas al pli forta diskonigo de la eŭropkonformaj (KER) ekzamenoj kaj starigo de ebloj alirigi ilin al kandidatoj en plej diversaj mondopartoj. (La kongresa sesio altiris 37 kandidatojn).

 

    4) La komitato taksas esence, ke ILEI aktive partoprenu en la finpretigo de la Strategia Plano (2011-2020), specife pri ĝiaj edukaj aspektoj kaj alvokas al ILEI liveri ĝis Kopenhago 3-5-jaran subplanon kun edukaj projektoj kaj la bezonataj homfortoj.

 

    5) La subkomitato vokas al kursgvidantoj enplekti en siajn instruplanojn aktivecojn pri la laboro de Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, Unicef ktp., ekzemple eldonante sciencajn materialojn kunlabore kun ISAE.

 

    6) Ĝi rekomendas daŭrigon de la afrika agado laŭ la skemo sukcese uzata tra la lastaj jaroj sub la devizo de la elformata Strategia Plano de UEA: "Konsciigo pri Lingvoj kaj Kulturoj".

 

    7) Ĝi instigas la Kongresan Fakon de UEA oferti al ILEI subtenon kaj konsilojn por eventuala okazigo de ILEI-Konferenco en atingeblo de la UK en Hanojo (2012) kaj rekomendas, ke en la jaroj 2010-2011 okazu preparoj por trejnseminario en Azio, organizota de UEA/KAEM kaj ILEI kune - laŭ la formulo sukcese uzita ĉi-jare. (KAEM estas la Azia Komisiono de UEA).

 

    Tiu akceptita dokumento ligas la Komitaton de UEA pli proksime kun la pluirantaj projektoj de ILEI kaj la kunlaborado de UEA kaj ILEI.

 

    Aŭtoro: Stefan MacGill, Prezidanto, ILEI

 

(el retejo de ILEI)

Redaktoro: Jin Chenxi

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng