2010-08-02 Fondaĵo Antoni Grabowski de UEA subtenas elstarajn atingojn de la Esperanta kulturo. La ĵurianoj de la Fondaĵo (Ulrich Lins, István Ertl kaj Mine Yositaka) aljuĝis ĉi-jare tri monpremiojn. La decido estis publikigita en la ferma ceremonio de la 95-a UK en Havano.
Premion de 900 USD ricevis Klivo Lendon, kanadano vivanta en Tokio, kiu esperantigis la epokfaran verkon La origino de specioj de Charles Darwin. La traduko aperis en 2009, en la jaro de la 200-a datreveno de la naskiĝo de Darwin kaj 150 jarojn post la apero de la verko. Eldonis ĝin Flandra Esperanto-Ligo. Laŭ la ĵurio la Esperanta versio estas surprize moderna kaj flue legebla. Piednotoj ebligas klaran komprenon de la tiamaj sciencaj konoj kaj bone klarigas la kuntekston. Recenzanto en Monato skribis, ke oni legas la tradukon, kvazaŭ Darwin mem verkus en Esperanto.
Alia premio, ankaŭ 900 USD, estis donita al Geoffrey Sutton, angla filologo kaj iama redaktoro de la revuo Esperanto, kiu kompilis anglalingvan enciklopedion pri la originala literaturo en Esperanto, Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto. La 740-paĝa volumo aperis en 2008 ĉe la eldonejo Mondial en Novjorko. Kun pli ol 300 artikoloj pri la plej gravaj verkistoj kaj iliaj verkoj, ĝi estas la plej detala manlibro pri la Esperanta literaturo ĝis nun aperinta en nacia lingvo. Tirante la atenton de anglalingvaj legantoj al ĝis nun tute neglektata temo, ĝi sukcese respondas la bezonon pli vaste konatigi la Esperantan kulturon ekster Esperantujo.
Speciala premio de 500 USD estas dediĉita al la memoro de Madeleine de Zilah, kiu kunfondis la revuon La Gazeto en 1985 kaj kunredaktis ĝin ĝis sia subita forpaso en 2009. Kun ŝia nomo estas ligita la evoluo de La Gazeto al unike varia, altnivela kultura revuo. Ŝi, ĉiam kun sia edzo Eugeno de Zilah, ekde 1988 organizis internaciajn konferencojn, en kiuj ekde 1990 ĉiujare aŭtoro estis premiita pro elstara libro nefikcia en Esperanto. La Gazeto plu aperas, nun sub la redakto de Eugeno de Zilah (kun Ed Borsboom, K. Jakobo kaj Paola de Zilah).
(el UEA.org)
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|