Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La historia konstruaĵaro “Inter la Ĉielo kaj Tero” de Dengfeng, Ĉinio, oficiale enlistiĝis en la katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj
2010-08-02


Reprezentantoj el Henan-provinco en la konferenco en Brazilio

 


Pagodaro de Shaolin-templo 

 

    La unuan de aŭgusto laŭ la loka tempo, la historia konstruaĵaro “Inter la Ĉielo kaj Tero” de Dengfeng, Ĉinio, estis oficiale enlistiĝis en la katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj en la 34-a Konferenco pri Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj okazanta en Brazilio, ĉefurbo de Brazilo. La konstruaĵaro konsistas el 11 antikvaj konstruaĵoj en 8 lokoj, kiaj Shaolin-templo, ĝiaj havaĵoj, pagodaro, Chuzu-monaĥinejo ktp.

 

    Antikve, ĉinoj opiniis, ke Ĉinio estas lando en la mezo inter la ĉielo kaj tero, kies centro troviĝas en Dengfeng de la urbo Zhengzhou de Henan-provinco centre de Ĉinio, pro tio la loko, kie ĉefurbon starigis frutempaj dinastioj de Ĉinio, funkciis kiel origino de la ĉina civilizacio kaj la centro de la ĉina kulturo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng