Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Salutvortoj de Internacia Ekzamena Komisiono al seminario de ĉina sekcio de ILEI en Taiyuan
2010-08-02

    Altestimataj,

 

    Jam delonge mi aŭdis pri via tre grava seminario. Mi gratulas kaj dankas la organizantojn. Mi gratulas ĉiujn, kiuj aliĝis kaj venis. Vi intencas pliboniĝi, plilertiĝi en la uzo kaj instruado de nia lingvo, gratulon pro tio!

 

    Bedaŭrinde mi ne povis organizi mian venon al Ĉinio por tiu grava evento. Mi tre bedaŭras.

 

    Mi atente legis la programon de la seminario en Taiyuan kaj ricevis tre pozitivan impreson pri la daŭro, temo pri dekunu-taga seminario. Pri la eroj: interesaj prelegoj, kursoj kaj debatoj. Mi vidis, ke parto rilatas al mondcivitanoj; tio feliĉigas min, ĉar mi estas mondcivitano. Fakte ĉiuj esperantistoj estas mondcivitanoj!

 

    Mi revidis aŭ ekkonis en Ulanbatoro plurajn gesamideanojn el Ĉinio kaj povis ricevi tre bonan impreson pri ilia lingvonivelo, ĝeneralaj kapabloj kaj grandega motivigo por subteni nian movadon en Ĉinio. Mi gratulas kaj dankas ilin. Konante unu la alian ni povos efike kunlabori kaj mi klopodos subteni vin laŭ miaj ebloj. En Ulanbatoro venis deziroj kaj sugestoj al estraroj de UEA kaj ILEI kaj peto al mi transdoni tiujn sugestojn; jam mi faris. Se mi povas efike ludi perantan rolon inter vi kaj la aŭtoritatuloj de nia movado, mi tre volonte faros. Ofte oni aŭdas, ke Esperanto estas ĉefe gvidata el Eŭropo. Tamen nia UEA-prezidanto estas aziano, el Barato, sinjoro Dasgupta. kaj ni ne forgesu, ke Ĉinio estas proksimume same granda kiel tuta Eŭropo!

 

    Kiel prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono mi zorgas pri Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE); mi konstatis, ke por Ĉinio estis nur Sinjoroj Han Zuwu, Li Weilun kaj Hu Guozhu. Feliĉe ni povis aldoni gesinjorojn:

 

    -- GONG Xiaofeng “Arko”

 

    -- LIU Baoguo “Optimisto”

 

    -- LIU Jianguo

 

    -- PENG Zhengming

 

    -- WANG Tianyi “Ĉielismo”

 

    -- YU Jianchao

 

    Do nun staras en tiu grava listo naŭ personoj por Ĉinio.

 

    Ni estas tre feliĉaj pri tiu elektado kaj esperas je fruktodona kunlaboro. Gratulon al tiuj novaj IREanoj.

 

    Mi deziras rememorigi vin, ke ekde somero 2009 sinjoro Han Zuwu estas membro de Internacia Ekzamena Komisiono.

 

    Por la nun komencanta seminario mi deziras al vi interesajn prelegojn, fruktodonajn interparoladojn kaj valoran interŝanĝon de spertoj.

 

    Fartu bone! Ĝuu esperanto-etoson!

 

    Elkore salutas,

 

Mirejo Grosjean el Svislando

Prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono

Prezidanto de Svisa ILEI sekcio

Komitatano A por Svislando ĉe UEA

Delegito de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng