Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Salutvortoj de prezidanto de ILEI en seminario de ĉina sekcio de ILEI en Taiyuan
2010-08-02

    Nome de la Internacia Ligo de Esperantistoj mi kore salutas la partoprenantojn de la Somera Seminario de ILEI-Ĉinio en Taiyuan, Ĉinio. Ni tre alte taksas la revivigon de nia Ĉina sekcio kaj ĝojas konstati, ke ĝi kapablas sukcese organizi seminariojn kaj aliajn eventojn por servi al la instruistaro.

 

    ILEI kune kun UEA finance subtenas ĉi tiun seminarion, ĉar ni komprenas ke kolegoj devas vojaĝi longajn distancojn por partopreni, kaj pli perspektive, ĉar ni opinias esenca ke ILEI levu sian profilon kaj agonivelon tra Azio. Tiu procezo okazis pere de la partopreno de ILEI en la 6a Azia Kongreso en Ulanbatoro en junio, kie instruistoj el pluraj landoj kunvenis kaj esprimis la intencon fortigi la kunlaboron inter niaj sekcioj en Korea Respubliko, Japanio kaj Ĉinio, kune kun instruistoj en aliaj aziaj landoj. Ni fidas ke nia ĉina sekcio povos ludi pozitivan rolon en la fortigo de azia agado, tiel ke ILEI kunigu instruistojn en landoj kie ĝis nun ni ne havas sekcion aŭ reprezentanton, por ke en la tuta mondo oni sciu pri instruaj iniciatoj tra la azia kontinento.

 

    Ni ĵus fermis tre sukcesan ILEI-konferencon en Matanzas, Kubo, kie en aparta seminario ni arigis 22 plejparte junajn instruistojn. Ili ricevis semajnon da intensa instruista kaj interkultura trejnado; rezulte de tio ni celas vidi serion da novaj kursoj kaj projektoj en pluraj latinamerikaj landoj. ILEI sekvos tiun iniciaton, por konservi la momentumon de tiu epokfara seminario. Ni volas sproni similan evoluon en Azio, por ke ILEI definitive perdu la percepton, ke ĝi estas esence eŭropa organizo. Memoru ke tri el la lastaj kvin konferencoj de ILEI okazis ekster Eŭropo - unu en Azio, unu en Afriko kaj unu en Ameriko.

 

    Ni fidas, ke via nuna seminario portos nin pri proksime al nia celo de tutmondiĝo. Certe multaj valoraj kunsidoj kaj trejn-sesioj okazos. Mi instigas al ĉiuj seminarianoj diligente kaj aktive partoprenu, por ke post reiro hejmen vi kuraĝe starigu kursojn kaj prezentu nian lingvon kiel eble plej bone.

 

    Agrablajn tagojn kaj fruktodonajn sesiojn deziras al vi.

 

Stefan MacGill

Prezidanto, ILEI

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng