2010-08-02
 Talismana figuro de ŜME akceptas biletojn el la mano de talismana figuro de Azia Sporta Kunveno de Kantono (maldekstre). |
|
 Ĉina teceremonio populara en Guangdong-provinco |
|
 Argil-skulpturo de Guangdong-provinco |
|
 Leon-danco en la inaŭguro |
La 28-an de julio, okazis inaŭgura ceremonio de "Semajno de Guangdong-provinco" en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) kaj "Talismanoj de Azia Sporta Kunveno en Kantono vizitas Ŝanhajon".
Kun la temo "entuziasma Azia Sporta Kunveno, verda Guangdong-provinco", la semajno tutflanke elmontros riĉan kulturon de Guangdong-provinco, Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono, Hainan-provinco kaj parta regiono de Hunan-provinco kaj Jiangxi-provinco kaj vaste konigos la Azian Sportan Kunvenon kaj la Azian Handikapulan Sportan Kunvenon okazontajn en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco en la venonta novembro kaj decembro.
Dum la semajno (de la 28-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto), oni elmontros faradajn teknologiojn de kolora porcelano, kajto, tuĉfrota ŝtonplato, ebura skulptaĵo, jada skulptaĵo kaj drakoboato de la lokoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|