Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaǔguriĝis seminario de ĉina sekcio de ILEI en Taiyuan
2010-08-02


Inaŭguro 

 


Gong Xiaofeng faras paroladon.

 


Yu Jianchao parolas.

 


Wei Yubin prelegas.

 


Peter Weide el Danio prelegas. 

 

    La 2an de aŭgusto inaŭguriĝis en elementa lernejo Baiyangshu Jie, urbo Taiyuan, provinco Shanxi seminario de ĉina sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kun la temo "pasinteco, estanteco kaj estonteco de E-instruado en Ĉinio". La seminarion partoprenis pli ol 50 esperantistoj el Ĉinio (inkluzive de dek E-studentoj el Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio, gvidita de instruisto Liu Baoguo), Korea Respubliko, Danio, Japanio kaj Usono.

 

    Dum la inaŭguro Gong Xiaofeng, prezidanto de la Ĉina Sekcio de ILEI, kaj esperantistoj el aliaj landoj pri E-instruado salutis la ĉeestantojn. Wei Yubin, estro de la elementa lernejo Baiyangshu Jie, konigis al la ĉeestantoj E-instruadon de la lernejo kaj E-movadon de la provinco Shanxi, kaj Yu Jianchao, laboranto de E-sekcio de ĈRI, retrorigardis la historion pri la profesiaj E-laborantoj en Ĉinio. La seminario ankaŭ ricevis salutmesaĝojn de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj Internacia Ekzamena Komisiono. La inaŭguron prezidis Liu Baoguo, internacia rajtigita ekzamenanto de la Internacia Ekzamena Komisiono kaj vicĝenerala sekretario de la Anhui-a Esperanto-Asocio.

 

    En la sekvaj dek tagoj oni faros prelegojn, lernigos studentojn, ekskursos kaj ĝuos amuzan vesperon.

 

(Raportis Liu Zijia)

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng