Inaŭguriĝis la 2-a Dali-a Internacia Foto-ekspozicio
2010-08-03
Surakva prezentado dum inaŭguro
La 1-an de aŭgusto, inaŭguriĝis la 2-a Dali-a Internacia Foto-ekspozicio en Dali-urbo, Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Tiu ĉi ekspozicio inkluzivas 20 internaciajn ekspoziciojn de fotoj, 10 foto-ekspoziciojn de ĉefaj amaskomunikiloj de Ĉinio kaj kelkdekajn foto-ekspoziciojn de invititaj fotografistoj. Dum la ekspozico, oni organizos ankaŭ elmontradon de novaj amaskomunikiloj kaj akademian forumon.