Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Artikolaro pri dek gravaj Esperanto-gazetoj
2010-08-03

    En 2008 en la revuo “La Ondo de Esperanto“ aperis ĉiumonata rubriko “Nia Trezoro“. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas doni al tiuj, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, la eblon konatiĝi kun la historio kaj kulturo de Esperanto. Dum la unua jaro en “Nia Trezoro” estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En 2009 tra la tuta jaro en ĉi tiu rubriko oni povis legi tekstojn pri dek gravaj Esperanto-gazetoj.

 

    En 2010 “Sezonoj” kunlabore kun la Litova Esperanto-Asocio eldonis ambaŭ kolektojn sub la titoloj “Dek libroj” kaj “Dek gazetoj”. Por la libroforma eldono la aŭtoroj korektis siajn tekstojn.

 

    Ĉiu el la du 32-paĝaj libretoj estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj grandaj Esperanto-libroservoj kontraŭ 4,50 eŭroj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rabatite rekte ĉe Sezonoj en Kaliningrado, aŭ ĉe niaj reprezentantoj en Kaŭno, Vilno, Olsztyn kaj Moskvo.

 

    Ni jam prezentis la unuan eron de la serio: “Dek libroj” (http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov10-23.htm)

 

    Nun vi povas konatiĝi kun la volumeto “Dek gazetoj”. (http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov10-25.htm)

 

(el retejo de TEJO)

Redaktoro: Jin Chenxi

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng