Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Instruado de Esperanto en nia lernejo
2010-08-03

de WEI YUBIN

 

    La malsupra teksto estas prelego farita de Wei Yubin, estro de elementa lernejo Baiyangshujie en urbo Taiyuan, Shanxi-provinco, en la seminario de ĉina sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en 1-11 aŭgusto, Ĉinio.

 

----La Red.

 


Wei Yubin prelegas. 

 

    Karaj gesamideanoj, kiel ĉefo de LKK unue mi prezentas al vi, kiuj venis el divesraj urboj kaj landoj por partopreni la seminarion okazantan en nia lernejo, mian bonvenigon por via vizito al nia lernejo. Via alveno donas al mi ŝancon prezenti al vi nian lernejon kaj la instruadon de Esperanto en nia lernejo, kvankam ni nur estas en la komenca periodo de nia laboro, kaj ankoraŭ ne ricevis grandan frukton, tamen la esperantistoj el diversaj lokoj kaj landoj donas al ni grandan kuraĝigon kaj subtenon, inter ili estas usona profesoro Ronald Glossop, redaktoro de Edukado Katalina, akademiano Li Shijun, profesoroj, kaj miaj malnovaj amikoj Li Weilun, Wen Jingen, Arko kaj Trigo ktp. Ĉi tie mi esprimas al ili koran dankon.

 

    Nia lernejo situas ĉe norda urborando de Taiyuan, kie urbo kaj kamparo intermiksiĝas. Antaŭe ĝi apartenis al la Ŝtala Kompanio Taiyuan, kiu estas plej granda rustorezista entrepreno laŭ produktokvanto en la mondo. Tiam la lernejo nomiĝis la Sesa Elementa Lernejo de la Ŝtala Kompanio Taiyuan. En la jaro 2007 por malpezigi financan ŝarĝon kaj doni vivigforton al la entrepreno, la lernejo apartiĝis el ĝi kaj estis akceptita de loka registaro, kaj alinomiĝas Baiyangshujie Xiaoxue, Elementa Lernejo de Strato Baiyangshu.

 

    La lernejo havas 1400 lernantojn, kaj 24 klasojn kun ses lernojaroj. Ĝi tre famas en nia urbo pro la bonkvalita instruado.

 

    En printempo 2008, ni okazigis Esperanto-kurson kiel devigan programon en la lernejo.

 

    Niaj celoj estas jenaj:

 

    Unue, fari eksperimenton por konfirmi propedeŭtikan efikon de Esperanto por ĉinaj infanoj.

 

    Pri la propedeŭdika valoro de Esperanto ni donis grandan atenton. Kiel edukantoj ni klare scias, ke la lernado de la fremdaj lingvoj, ekzemple la angla, estas malfacila kaj ne tiel fruktodona, la lernantoj elspezis multe da tempo, eĉ pli ol dek jarojn, sed ili ne povas ellerni ĝin. Pro tio ili perdis multe da tempo, kiun ili povus uzi en lernado de la nacia kulturo kaj faka scio. La vicministro de la ĉina eduka ministerio, Wu Qidi komentis lernadon de la fremda lingvo kiel “tempo-raba kaj malmult-rezulta”.

 

    Ni funkciigas E-kurson en la lernejo kiel eksperimenton ĝuste por konfirmi ĝian propedeŭtikan valoron por ĉinoj en la estonta lernado de la eŭropaj lingvoj. Kvankam la lernofaciliga efiko de Esperanto jam konfirmiĝis en multaj eŭropaj landoj, tamen en Ĉinio oni ankoraŭ ne faras tian eksperimenton, nek bone faris necesajn statistikojn pri tiu afero. Do mankas al ni ankaŭ studo kaj raporto pri tiu laboro surbaze de solidaj esploroj. Tial nia klopodo estas signifoplena, malgraŭ tio, ke nia marŝo ankoraŭ ne estas forta.

 

    Due, malfermi novan fenestron, por ke la infanoj pli vaste konu la mondon.

 

    Pro disvolviĝo de informotekniko, la mondo pli kaj pli malgrandiĝis kiel tergloba vilaĝo, kaj la komunikado internacia neniam estas tiel vigla kaj tiel aktiva kiel hodiaŭ. Do posedi fremdan lingvon por komunikiĝi kaj kontaktiĝi kun la mondo estas necesa elekto kaj reago. Ju pli multe oni kontaktas la mondon, des pli bone. Sed bedaŭrinde la fakto estas ke la homoj povas aktive kaj bonege posedi nur malmulte da lingvoj. Precipe por ĉinoj la eŭropaj lingvoj estas tre malfacilaj, la ekposedo de eŭropa lingvo signifas grandan intelektan penadon, ĉar oni devas eliri ekster la kadron de sia propra lingvosistemo, kiu estis akirita en la infanaĝo kaj estas tute malsimila ol al la lernata lingvo. Transiri tiujn limojn estus malfacile. Do la simpleco de Esperanto donas al ni ponton por pli efike alproprigi eŭropajn lingvojn. Eĉ se oni ne volus lerni pli da fremdaj lingvoj, Esperanto mem ja povas roli por ke oni kontaktiĝu kaj komunikiĝu kun la mondo. Laŭ nia plano, la infanoj lernas Esperanton kiel la devigan lingvon ĝis la sesa lernojaro, kiam ili bone posedos ĝin. Eble ni ne povus atingi la celon, tamen ni faras klopodon por tion efektivigi.

 

    Krom la supre menciitaj kialoj, mi havas ankaŭ alian intencon, ke ni volas baki esperantistojn por loka E-movado. E-movado en Taiyuan-urbo iam estis tre vigla. En la jaro 1930 veterano de Kuomintango Jing Meijiu jam fondis Taiyuan-an E-asocion. En la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento Taiyuan-a radiostacio funkciigis E-kurson, kaj aperis ne malmultaj eminentaj esperantistoj, el ili kelkaj ĝis nun ankoraŭ viglas en esperantujo, ekzemple profesoro Wen Jingen kaj majstro monaĥo Miaohui, kiu instruas Esperanton en monaĥejo, kaj starigis Esperanto-paĝaron Esperanto kaj Budhismo, ktp, sed tamen estas treege bedaŭrinde, ke tiuj jam delonge transposteniĝis en la aliaj urboj, nun en nia urbo la nombro de esperantistoj estas kalkuleblaj simple per manfingroj. Do kulturi novan forton por loka E-movado estas necesa.

 

    De la supraj pripensoj ni faris projekton por la eksperimento.

 

    Laŭ nia plano, la Esperanto-kurso komenciĝas je ĉiu komenca lernojaro de elementa lernejo. Kaj el ĉiu komenca lernojaro ni elektas unu klason kiel eksperimentan klason kaj daŭrigos la esperantan lecionon ĝis la lasta lernojaro de la elementa lernejo. Nun ĉirkaŭ 180 lernantoj lernas Esperanton kiel devigan kurson po du lernohoroj ĉiusemajne. Ĉiu-foje kiam la nova kurso komenciĝas, ni faras prezenton pri esperanta scio al la gepatroj. Kiam ili ekscias, kio estas Esperanto kaj kial ni instruos ĝin al la infanoj, ili esprimas subtenon al la decido de la lernejo kun granda favoro, kaj kelkaj el ili eĉ decidis lerni Esperanton kune kun siaj infanoj.

 

    Nun kvankam la kursoj regule funkcias, tamen ni ankoraŭ renkontis malfacilojn. Precipe la lingvonivelo de la instruistoj ne estas kontentiga, kaj tio malhelpas nin bonkvalite plenumi la eksperimenton.

 

    Do por altigi ilian lingvonivelon en la jaroj antaŭ la lasta, kaj pasinta ni okazigis someran trejnan kurson dum la somera ferio.

 

    Profesoro Arko kaj Trigo, ĝenerala sekretario de Hubei E-asocio, donas al ni grandan helpon. En la jaroj antaŭ la lasta ili partoprenis la kurson, kaj kune gvidis ĝin. Profesoro Arko ne nur faris instruadon al la partoprenantoj, sed ankaŭ rakontis pri sia vojaĝo en Eŭropo per Esperanto.

 

    Trigo trejnis la instruistojn per la lernolibro “Nova Ekzercaro pri Sufiksoj kaj Prefiksoj” kompilita de Dennis Keefe, kaj faris prelegon pri Esperanto kaj turismo.

 

    Ilia instruado kaj parolado donas al la partoprenantoj profundan impreson. Ili konvinkĝis, ke Esperanto estas utila lingvo, kaj plicertigis la daŭran lernadon de Espranto.

 

    En aŭgusto 2009 ni denove okazigis la trejnan kurson dum somera ferio. Usona emerita profesoro Ronald Glossop, iama vicprezidanto de ILEI kaj direktoro de “infano ĉirkaŭ la mondo” akompanata de la ĉina profesoro Li Weilun trajne veturis al nia urbo kaj partoprenis nian kurson.

 

    Dum la semajna instruado profesoro Glossop donis lecionojn al la infanoj de la 6-jara ĝis la 9-jara unuhoron ĉiumatene. La lerniloj, kiujn li uzis en la instruado, estas “Poŝamiko”, “Mazi en gondolando” “La Bela Planedo”, kiun oni povas elŝuti el la retejo “Infano ĉikaŭ la mondo”. Dum la instruado li ĉiam estas pacienca kaj afabla. Kvankam li estas 76-jara, tamen li estas tre energia kaj aminda. La infanoj treege ŝatas lin. Post la klaso por la infanoj estas instruado por plenkreskuloj, kiuj konsistas el instruistoj, gepatroj kaj kelkaj lokaj esperantistoj. Ankaŭ infanoj, kiuj post sia klaso volas daŭre lerni, povas ĉeesti en la plenkreskula. Kutime la klaso daŭris ĉiutage preskaŭ ses horojn. La lerniloj estas supre menciitaj. Krom la instruado de bazaj lecionoj, la profesoro faris ankaŭ prelegojn, ekzemple: “Mi kaj UK”, “Esperanto kaj mondcivitaneco” ktp. Li opinias, ke vera mondcivitano devas esti esperantisto. La profesoro ĉiam estas laborema, entuziasma kaj sindonema. Li parolas Esperanton perfekte kiel la gepatran lingvon. Instruante kaj prelegante, li ofte forgesis tempon. Ĉiuj partoprenantoj estis kortuŝitaj de liaj senlaca laboro, afableco kaj multscieco. Ĉiuj ĉeestantoj propraokule vidis, ke Esperanto estas bela, vivplena, kaj utila lingvo, kaj ke esperantistoj estas sindonemaj, neegoismaj kaj respektindaj.

 

    Profesoro Li Weilun, kompilinto de lernolibro Moderna Espernanto por Infanoj, ankaŭ donis lecionojn por niaj infanoj kun granda entuziasmo. Ĉar li delonge studadas pri la edukado de la infanoj, kaj samtempe estas kompilinto de lernolibro, kiun li speciale kompilis por niaj infanoj, lia leciono fariĝis modelo por ni. Ankaŭ li faras prelegon, “ Esperanto povas helpi nin ĉinoj pli bone kaj pli rapide lerni eŭropajn lingvojn”.

 

    Fama esperantisto, profesoro Wen Jingen venis al ni, kvankam li estis tre okupata, tamen li donis tri tagojn por nia kurso. Li faris prelegon per simplaj vortoj, ekzemple, “Pri la parolado”, “Esperantisto devas paroli Esperante”. Li kuraĝigas la komencantojn, ke ili kuraĝe parolu, kaj ne timu eraron. Ĉiuj eraras, kaj eĉ veteranaj esperantistoj eraras. Li emfazas, ke oni ne krokodilu se ili estas esperantistoj kaj ke oni komencu paroli Esprante ekde hodiaŭ se ili estas komencantoj.

 

    Nia malnova amiko, sinjoro Trigo ankaŭ partoprenis nian kurson. Li prezentis al ni pri sia vojaĝo en Eŭropo, lia prelego ĉiam interesas la ĉeestantojn.

 

    Nun nia eksperimento jam listiĝis en la eksperimentan projekton de la Eduka Akademio de Shanxi-provinco. La lokaj edukaj departementoj donas grandan atenton al la eksperimento. Ni esperas, ke esperantistoj subtenu nian laboron. Viaj konsiloj kaj helpoj ĉiam estas bonvenaj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng