2010-08-03
 Laŭlum prelegas. |
|
 Raporto surrete |
|
 Ricko prelegas. |
La 3-an de aŭgusto, esperantistoj, kiuj ne ĉeestis la seminarion de la ĉina sekcio de ILEI en Taiyuan, povas aŭskulti prelegojn en sia hejmo dank’ al interreto.
Ĉinaj esperantistoj ofte uzas la retan mesaĝilon YY kaj amasiĝis en la virtuala “E-ĉambro” por reta instruado kaj lernado. Tiutage ĉina esperantisto Laŭlum prelegis pri Cseh-metodo kaj japana esperantisto Ricko konigis al ĉeestantoj la lernejon, kie ŝi instruis Esperanton, kaj 12 retanoj aŭskultis la prelegojn en la ĉambro.
(Raportis Liu Zijia)
|