Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sekva REK - en Ĉeboksaro
2010-08-04

    Laŭ interkonsenta decido de Rusia E-unio (REU) kaj E-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (EA ĈR) sekva Rusia Esperantista kongreso (REK), havonta numeron 27, okazos en Ĉeboksaro. Provizoraj datoj estas 20-23 de oktobro 2011, sed estas ege malverŝajne, ke la datoj ŝanĝiĝos (povos okazi nur ke REK komenciĝos je unu tago pli frue).

 

    La kongreso okazos samtempe kun fama aranĝo, kiun okazigas ĉeboksaraj esperantistoj - Lingva Festivalo (LF). Dank' al tio oni povos profiti ambaŭflanke - grandan parton de la kongresa programo okupos LF, kaj LF mem ricevos iom pli da partoprenantoj, ol kutime.

 

    Sendube dum REK ankaŭ troviĝos loko por kutimaj programeroj - prelegoj, diskutoj, ekskursa programo kaj konferenco de REU. La koncerta parto estos unuigita kun tiu de LF.

 

    Konsisto de organiza komitato ankoraŭ ne estis difinita, sed tien eniros ĉefaj funkciuloj de REU kaj EAĈR.

 

    Sekvu la novaĵojn kaj estu kune kun REU!

 

(el retejo de REU)

Redaktoro: Jin Chenxi

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng