La 2-an de aŭgusto en Londono, la holdinga grupo Geely de Zhejiang, Ĉinio deklaris, ke ĝi plenumis la aĉeton de la tuta akcirajto de la personaŭta korporacio Volvo sub la usona aŭta kompanio Ford. Li Shufu, prezidanto de Geely, ĉeestis al la cermonio de kontrakta subskribado en Londono kun Lewis Booth, financa ĉefadministranto de Ford.