Ĉinoj sieĝitaj de inundo en Pakistano sekure translokiĝis
2010-08-04
Vundita ĉina laboristo translokiĝas per helikoptero.
Antaŭ kelkaj tagoj la hidroelektrejo konstruata de ĉina kompanio en Kohistano Distrikto de Khyber - Paŝtoa Provinco estis trafita de inundo. 272 ĉinaj laboristoj kaj inĝenieroj estis sieĝitaj de la superakvo. Pakistano sendis grandajn helikopterojn tien por transloki la ĉinojn al sekura loko. Malfeliĉe 3 el ili mortis en la katastrofo.