Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Unuaj poŝtmarkoj por Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj en Ĉinio
2010-08-04

 

    La unuan de aŭgusto okazis en Zhengzhou, ĉefurbo de Henan-provinco, ceremonio de la unua emisio de la poŝtmarkoj por enlistiĝo de la historia konstruaĵaro “Inter la Ĉielo kaj Tero” de Dengfeng en la katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj en la 34-a Konferenco pri Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj en Brazilio. Ili estas la unuaj poŝtmarkoj emisiitaj de la Ĉina Poŝto por Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj en Ĉinio.

 

    Ĉi-foje la Ĉina Poŝto emisiis entute 6-specajn poŝtaĵojn, inkl. de serio da poŝtmarkoj el 8 pecoj pri la historia konstruaĵaro “Inter la Ĉielo kaj Tero” de Dengfeng, kun “Birdo de la Suna Dio” kiel ĉefa desegno kaj 11 tipaj konstruaĵoj en 8 lokoj kiel dependaj kaj ornamaj desegnoj. La poŝtmarkoj montras majestecon de la historia konstruaĵaro de Songshan kaj brilecon de la ĉina civilizacio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng