Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fakkunsido en seminario de ĉina sekcio de ILEI en Taiyuan
2010-08-04


Fakkunsido 

 

    La 4an de aŭgusto okazis fakkunsido en la seminario en Taiyuan. Gong Xiaofeng, prezidantino de la ĉina sekcio de ILEI, faris laborraporton de ĉina sekcio de ILEI, kaj anoncis, ke de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011 en Tianjin okazos la venonta seminario de la sekcio kaj samtempe okazos la 1-a seminario de ĉina, japana kaj korea sekcioj de ILEI. La kunsido ankaŭ elektis Liu Baoguo vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĉina sekcio de ILEI, Zou Jin kasisto, Cui Jiayou kaj Xiong Hui redaktoroj de ĝia revuo. La kunsido planas, ke la sekcio starigos retpaĝaron kaj revuon, kaj kreskigos ĝiajn membrojn.

 

    Antaŭ la fakkunsido Han Zuwu, prezidanto de la Tianjin-a Esperanto-Asocio, koncize konigis al la ĉeestantoj la urbon Tianjin kaj Tianjin-an Esperanto-Asocion. Luan Huiqin, vicprezidanto de la Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj prezidento de LKK por la venonta seminario en Tianjin, prezentis al la ĉeestantoj la Tianjin-an Fremdlingvan Universitaton.

 

(Raportis Liu Zijia)

 

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng