La 3-an de aŭgusto en Guangxi-a Semajno de ŜME, ekspoziciiĝis la plej granda ĝŭang-nacia brokato en la tuta mondo, kiu longas 6,6 metrojn kaj larĝas 3,68 metrojn. La brokaton faris majstro Tan Xiangguang kaj 8 teksistinoj post centtaga laborado, konsuminte preskaŭ cent mil fadenojn.