| 2010-08-05
|
 Fortikigo de la digo |
Matene de la unua de aŭgusto, je la dua horo, al la digo de Galagashi-rivero en la gubernio Hetian de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono okazis danĝero de dig-rompiĝo sur la 120-metra parto.
La Ĉina Popola Liberiga Armeo en Xinjiang sendis al la loko 1437 komandantojn kaj soldatojn kaj milicanojn, transportis 13 mil kubmetrojn da teraĵoj kaj ŝtonoj por fortikigi la digon. Kaj samtempe 5729 lokanoj estis translokitaj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|