2010-08-05
La 3-an de aŭgusto, inaŭguriĝis la rondtabla konferenco de edukaj ministroj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL) kaj la 3-a Interŝanĝa Semajno pri Edukado inter Ĉinio kaj ASAL en Guiyang, ĉefurbo de Guizhou-provinco en sudokcidenta Ĉinio. La ĉeftemo de la interŝanĝa semajno estas "kunlaboro por reciproka profito kaj harmonia kunkresko". Inaŭguron ĉeestis ĉirkaŭ 300 personoj inkluzive de diplomatiaj senditoj de ASAL en Ĉinio, specialistoj pri edukado kaj reprezentantoj de studentoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua
|