2010-08-05 Datoj: 2010-07-31 ĝis 2010-09-01
LANDO: Tutmonde
Loko: Ĉie
Anoncanto: Przemyslaw Wierzbowski
Anonco: “Mi estas partoprenanto de trejnado por Esperanto-instruistoj de ILEI/UAM. Mia fina tasko ĉe ĝi estas verki tekstolaboraĵon, kaj la temo, kiun mi elektis, estas: “Panteono de Cseh-instruistoj”.
Por ĝi mi bezonas vian helpon je kolektado de datumoj pri la plej elstaraj, eminentaj, fervoraj, sukcesaj aŭ konataj el tiuj, kiuj gvidis Esperanto-kursojn laŭ la Cseh-metodo.
Gravas kiel eble plej multaj detaloj pri iliaj:
- personaj indikoj, datoj,
- kleriĝo, profesio,
- instruista kariero.
Tre bezonataj estas ankaŭ fotoj de la personoj kaj de ilia laboro, fragmentoj de gazetoj kun memorartikoloj pri ili, iliaj propraj gazetmaterialoj, nekrologoj kaj laŭeble ĉio rilata al ili.
Ĉiu ajn kontribuo estos por mi valora kaj helpa. Mi atendas reagojn de tiuj, kiuj pretas almenaŭ ete helpi al la kreo de ĉi disertaĵo. La laboro estos samtempe kontribuo al la datumbazo de www.edukado.net, legebla de ĉiuj interesitoj.
Kontaktadreso: Amike
Przemyslaw Wierzbowski
Bjalistoka Esperanto-Societo"
pwierzbowski@gmail.com
(el edukato.net)
Redaktoro: Jin Chenxi |