Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La tajlanda princino Sirinthorn en la Pavilono "Brilo de la Vivo"
2010-08-05


Princino Sirinthorn en la Pavilono "Brilo de la Vivo"

 
 
La princino subskribas por la pavilono.
 
 
Princino Sirinthorn afable interparolas kun la kriplula klarigistino de la pavilono.

 

    Posttagmeze de la 19-a de julio tajlanda princino Sirinthorn vizitis la Pavilonon "Brilo de la Vivo" en la ĝardeno de ŜME kaj tie pasigis ĝojan tempon kun la kripluloj.

 

    En la pavilono la princino Sirinthorn kaj faris notojn kaj zorgeme rigardis la avangardajn aparatojn, kiaj la intelekta trejna aparato pri interkomunikado kaj konigo, inteligenta sistemo de voĉa legado, novtipa brajla printilo, starigeblan rulseĝon k.s... Post prezentoj de la kriplulaj artistoj kaj kaligrafoj Sirinthorn subskribis por la pavilono, kaj ŝiaj belaj skribaĵoj rikoltis laŭdojn de la rigardantoj.

 

    En la vizitado la princino de tempo al tempo ĉine parolis kun kriplulo-volontuloj, ŝi laŭdis ilian fluan parolon en la angla lingvo. En la Zono "Ĉiela Lumo kaj Muziko" ŝi kun forta intereso pinĉis la laserajn kordojn kaj ludis "La Odon de Ĝojo".

 

    Post la vizito de la princino, Wang Zhijun, asistanta sekretario de la Loka Komitato de Amo al Vivo kaj Komune Ĝui Sunon de ŜME kaj estro de Fakula Grupo, diris, ke la princino profunde amas ĉinajn kulturon kaj popolon, estis sinsekve honorita kiel tajlanda-ĉina kultura delegito, amikeca delegito. Ŝi lernis kaj studis unu monaton en la Pekina Universitato kaj estis honorita kiel honora doktorino de la unveristato. Ŝi estas filantropa ambasadoro pro tio, ke ŝi mondonace starigis elementan lernejon. Ŝia vizito al la pavilono kortuŝis la laborantojn de la pavilono.

 

    Sirinthorn naskiĝis en la 2-a de aprilo, 1955, en Bankoko, estas la dua filino de la taja reĝo Bhumibol. Ŝi posedas kelkajn titolojn de magistreco kaj doktoreco. Ŝi multfoje vizitis Ĉinion kaj sin dediĉis al disvastigo de ĉinaj kulturo kaj historio al taja popolo. Post la tertremo en Wenchuan, 2008, ŝi en sia propra nomo monoferis 10 milionojn da juanoj por konstrui Elementan Lernejon Princino-Sirinthorn en Xianfeng-strato de la urbo Mianyang.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng