2010-08-06
 Usonaj mezlernantoj partoprenas en aktiveco de ĝjaŭzi-a farado en Nankino. |
En la 4-a de aŭgusto 80 usonaj mezlernantoj partoprenantaj en somera kampadejo de “Ĉinlingva Ponto” iris en la Unuan Mezlernejon de Nankino. Ili partoprenos 10-tagan someran kampadejon ĉi tie. Ili lernos la ĉinan lingvon, ĉinan kaligrafion kaj pentradon, papertondadon, ĉinan nodon, kolorŝmiritan vizaĝon de la Pekina Opero, ceramikarton kaj aliajn tradiciajn artojn. Ili vizitos urbojn, vilaĝojn kaj historiajn restaĵojn kaj loĝos kun familioj de ĉinaj lernantoj. Ili parteprenos en popolaj tradiciaj aktivecoj por sperti ĉinan kulturon.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi
|