Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 97-a Japana Esperanto-Kongreso en Nagasako
2010-08-06

 

    Dato: de la 9-a (sabate) ĝis la 11-a (lunde, nacia festotago) de oktobro, 2010

 

    Kongresejo: Nagasaki Brick Hall, la urbo Nagasako

 

    Nagasako en Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Nagasako)

 

    Japane: Nagasaki (長崎), Esperante: Nagasako

 

    Temo: Esperanto ŝanĝas la mondon, ankaŭ vin!

 

    Aktuale:

 

    http://esperanto.jp/jek10n/dok/RO_2010-06_nagasako.pdf

 

    Nagasako kaj la 97-a Japana Kongreso (el la junia numero en 2010 de "La Revuo Orienta", PDF-dosiero, 11 paĝoj, 1.9MB)

 

    Ĝis la 30-a de julio aliĝis 279, el kiuj estas 82 moralaj partoprenantoj kaj 4 el eksterlandoj.

 

    http://esperanto.jp/jek10n/eo_koruso.html

   

    Paĝo de Kongrea Koruso

 

    http://esperanto.jp/jek10n/dok/3a%20info_v4_10703B.pdf

 

    La Tria Informilo (PDF-dosiero, 3 paĝoj, 400kB, 2010-07-03)

 

     http://esperanto.jp/jek10n/dok/Nederlando.pdf

  

    Japanio kaj Nederlando: Estis interfluo en ambaŭ landoj (el la julia numero en 2008 de "La Revuo Orienta", PDF-dosiero, 3 paĝoj, 4.2MB)

 

    Organizas:

 

    Nagasaki Esperanto-societo

 

    Japana Esperanto-Instituto (http://www.jei.or.jp/hp/esp.htm)

 

    Konstanta Kongresa Komitato por Japanaj kongresoj

 

    En 1902 Alphonse MISTLER, kiu venis el Francio al Nagasako, prezentis Esperanton unuafoje en Japanio. Se li ne farus ĝin, la japana Esperanto-movado ŝanĝiĝus kompare kun la ĝisnuna historio; nia movado eble pli malfrue disvolviĝus. Tial ni japanaj esperantistoj devas danki lin. Ja, Nagasako estas la patrina urbo de japanaj esperantistoj. Vikipedio:Alphonse Mistler (http://eo.wikipedia.org/wiki/Alphonse_Mistler)

 

    Kaj la urbo Nagasako estis konstruita sub la influo de eŭropaj kristanoj en la 16-a jarcento. Tial multaj japanaj kaj eŭropaj kristanoj loĝis en Nagasako. Sed en la epoko Edo (1603-1868) kredo de kristanismo estis malpermesata. Sed multaj kristanoj en Nagasako ne forĵetis sian kredon. Tial kristanoj estis persekutataj de la reganto. En 1873, kiam la kredo je kristanismo estis denove permesata post longa malpermeso, multaj sin kaŝintaj kristanoj reaperis. Tial multaj kristanaj preĝejoj troviĝas en Nagasako.

 

    Kaj ‘Deĵima’, artefarita insuleto en Nagasako troviĝis kiel nur unu fenestro por aliaj landoj en la epoko Edo. Nur nederlandanoj kaj ĉinoj estis permesataj por komerci kun japanoj. Novaj aferoj, kiel moderna medicino, estis enkondukitaj tra Deĵima. Kaj multaj japanaj junaj eminentuloj, inkluzive de SAKAMOTO Ryoma (1836-1867), venis al Nagasako por gajni novajn informojn pri la mondo en la epoko Edo. Do, tial Nagasako estas ja historia urbo.

 

    Kaj en Nagasako troviĝas multaj bongustaj manĝaĵoj, kiel ‘Ĉanpon’ (nudelo), ‘Ŝippoku’(luksa manĝaĵo por regali), ‘Kastera’ (spongo-kuko), kaj aliaj. Kiam vi venos al Nagasako, vi povos manĝi ilin.

 

    La temo de la kongreso estas "Esperanto ŝanĝas la mondon, ankaŭ vin !"

 

    Do, vi venu al Nagasako, kaj vi ŝanĝu vin al bela kaj vigla esperantisto per Esperanto !

 

    Japanaj esperantistoj, bonvolu veni al via patrina urbo, Nagasako kaj ĝuu Nagasakon !

 

    Koreaj esperantistoj, bonvolu veni al Nagasako por la venonta Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio en 2011, kaj ĝuu Nagasakon !

 

    Kaj aliaj tutmondaj esperantistoj, bonvolu veni al bela, paca, internacia kaj interesa urbo, Nagasako kaj ĝuu Nagasakon !

 

    Ni bonvenigos vin !

 

    Koran antaŭdankon !

 

(el retejo de JEI)

Redaktoro: Jin Chenxi

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng