2010-08-06 Dum 12-31.07.2010 okazis vojaĝo tra Centra Ameriko i.a. laǔ itinero de Ernesto Hemingway organizita de Internacia Klubo Esperantotur en Bydgoszcz, Pollando.
Komence la grupo flugis al Meksikourbo, kie dum 12-15.07.2010 vizitis la plej gravajn vidindaĵojn de Meksikourbo, piramidoj de Teotihuacan kaj Xochimilco. Por koreanoj, meksikanoj, poloj kaj usonanoj la antaǔkongresan viziton bone aranĝis Leonora Torres kaj helpis Lucille Harmon el Usono. La 15.07 ni flugis al Kubo kaj du tagojn bone ripozis en Varadero kaj dum 17-25.07.2010 ni vizitis Havanon kun ekskursoj al Vinales kaj lokoj laǔ itinero de Ernest Hemingway. La 95-a UK en Havano ne estis tiel impona kiel tiu de antaǔ 20 jaroj, tamen ĝi estis pli latinamerika kun ĝia muzikdanca etoso kaj kultur-programo certe pli bona ol pluraj eǔropaj UK-oj. Katastrofa estis nur antaǔ kaj dumkongresa informado pro tio pluaj kandidatoj rezignis vojaĝi al Kubo kaj jam alvenintaj suferis mankon de kunlaboro inter LKK kaj transportaj firmaoj, kiuj ĉefe komence ne respektis informojn de LKK. Ne sufiĉis aranĝo de 15 busoj - mankis koordinato. El Havano ni flugis tra Cancum en Meksiko al Miami, ĉar daǔre usona registraro ne permesas rektajn flugojn inter Kubo kaj Usono kaj funkciantajn flugojn povas utiligi nur elektitaj vojaĝantoj. Tio daǔre blokas turismon al Kubo. Dum 25-31.07.2010 ni restis en Usono kaj Bahamoj realigante nian 19-an Internacian Esperanto - Kongreson, ŝipkrozante de Miami tra Key West - kie ankaǔ ni vizitis Domon-Muzeon de Ernest Hemingway kompletigante tiel nian itineron laǔ E. Hemingway. La ŝipkrozado okazis per ŝipo Majesty of the Seas kun preskaǔ 3000 pasaĝeroj kaj ŝipanaro el 59 landoj de la mondo - same kiel dum la 95-a UK en Havano. Bedaǔrinde dum la ŝipkrozado regis angla lingvo ne Esperanto kiel en Havano. Poste ni ŝipkrozadis al Nassau - ĉefurbo de Bahamoj kaj al Coco Cay-privata insulo de Royal Carribean Cruise Line de kie ni revenis al Miami por viziti Nacian Parkon Everglades kaj reflugi al Pollando - ĉiuj kontentaj de la vojaĝo tra kvar amerikaj landoj. Nun niaj turistoj aliĝas al sekvontaj vojaĝoj de Internacia Klubo Esperantotur - la lastaj favorprezaj aliĝeblecoj restis por busvojaĝo dum 18-27.08.2010 tra 8 landoj de Eǔropo kun celo partopreni la 77-an Italan Esperanto-Kongreson en Lignano (Italio). Sekvos vojaĝoj al Ĉinio por EXPO - 2010 dum 17-25.10.2010 - de Ŝanhajo al Pekino kaj kun daǔrigo al Tibeto dum 17-31.10.2010. Dum Zamenhofaj Tagoj de 1-14.12.2010 ni vojaĝos denove al 6 landoj de Centra Ameriko - Usono - Haitio - Kolombio - Panamo - Kostariko - Kajmanaj Insuloj - Usono. Dum venontjara karnavalo ni ŝipkrozados dum 24.01 - 11.02.2011 tra 5 landoj de Suda Ameriko - Ĉilio - Argentino - Falklandoj - Urugvajo - Brazilo kaj dum 4.03 - 26.03.2011 laǔ urboj de Suda Aǔstralio - Tasmanio - Novzelando aǔ ĝis 4.04.2011 ĉirkaǔ la mondo daǔrigante vojaĝon tra Usono kaj Meksiko dum sekva ŝipkrozado tra Kalifornio. Por tiuj-ĉi vojaĝoj restis jam lastaj favorprezaj aliĝeblecoj.
Vojaĝu kun ni! Pliaj informoj ĉe:
Internacia Klubo ESPERANTOTUR
Str. M. Sklodowskiej-Curie 10
PL 85-094 BYDGOSZCZ, Pollando
Tel/fakso 48-52/3461151, rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu
(el Internacia Klubo ESPERANTOTUR)
Redaktoro: Niu Xueqin
|