2010-08-09
La 4-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto okazos de la 10-a ĝis la 12-a de septembro 2010. La ĉi-jara festivalo okazos en la Zaozhuang-a Profesia Instituto kaj la Zaozhuang-a Universitato kun jenaj programeroj: prelegoj, vizito de ĉinaj familioj, aŭkcio de Esperantaĵoj, interŝanĝo de pentraĵoj, bukedo-prezentado al Zamenhof-statuo, internacia foto-konkurso de esperantistoj kaj turismo.
Por la ĉi-foja festivalo, LKK aranĝos dutagan turismadon en Qingdao kaj Qufu, kaj partoprenantoj povos flugi al la urbo Qingdao.
Aliĝilo ĉe: semio@163.com, semio@tom.com.
La festivalo jam fariĝos fama evento en Azio por nia Movado.
(el Libera Folio)
Redaktoro: Wang Lihua
|