2010-08-09
La 7-an de aŭgusto, 2010 la Esperanto-Asocioj de Jilin-provinco kaj Changchun-urbo kune okazigis la Sesan Kongreson de Esperanto de Jilin, en kiu oni elektis Zhang Jiping kiel honoran prezidanton de la Jilin-a Esperanto-Asocio, Tian Zengyong -- prezidanton, Liu Minghui, Xu Jingke, Li Xinmin, Liu Pengzhong, Li Yanqing, Yu Dequan -- vicprezidantojn, kaj interalie Liu Minghui kumulas la postenojn de vicprezidanto kaj ĝenerala skretario. En la kongreso elektiĝis 31 konsilianoj de la asocio.
En la kongreso Zhang Jiping en la nomo de la kvina-sesia konsilio de la asocio faris laborraporton, Tian Zengyong raportis la planon de la nova komitato kaj Liu Minghui prezentis enhavon de la ĵus finita azia kongreso en Mongolio kaj la esperantan movadon en Ĉinio.
(Xu Jingke)
Redaktorino: Chen Ji |