2010-08-09 de YAN YAN
Enirinte la plej bonan praktikan distrikton de la ĝardeno de Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), oni povas vidi kvar-etaĝan domon kun blua, blanka kaj griza "vesto", tiu estas la "ekologia domo de Ŝanhajo", la unusola objekto de Ŝanhajo en ŜME.
Ĉirkaŭ la delikata kaj bela domo estas strateto, ekstera muro, tagmenta fenestro, natura lumo kaj aliaj elementoj elmontrantaj tradician ŝanhajan karakterizaĵon. Pasante en la domo, oni ŝajne iras en ekologia ĝardeno.
"Kiel feliĉe estas, se mi vivus en tia domo!" tion diris 22-jara fraŭlino Gao Hehe dum sia vizitado al la ekologia domo de Ŝanhajo en la 14-a de julio, ĉar ŝi opinias ke la domo kun multaj avangardaj teknikoj alportis al ŝi tutnovan sperton.
La altteknika vivo montrata en tiu domo altiras multajn personojn: en la infana ĉambro estas renovigebla muro por manskribado, en la necesejo estas fekujo aŭtomate reguligebla en alteco, en la manĝejo roboto servas kiel kuiristo kaj kelnero, estas en la domo ankaŭ roboto-flegisto por maljunulo, kiu povas ekzameni la arterian tension, telefoni al doktoro por ricevi telemedicion, tie eĉ ekzistas nova fridujo ligita al interreto, kiu povas ne nur atentigi mastron aĉeti bezonaĵon, sed ankaŭ aŭtomate komuniki memservan vendejon, ke ĝi sendu la bezonaĵon.
Gao Hehe plej mirigas tio, ke la domo estas "sen konsumo de energio", ĉar tiu domo multe uzas verdajn, mediprotektajn kaj energio-ŝparajn ekologiajn teknikojn. La fenestroj, muroj, tegmento kaj ekranego de la domo estas aspekte ordinaraj, efektive, ĉiuj ili estas "ekspertoj" en produktado de energio: la energio produktata de akvopelado en necesejo povas esti rezervita por produkti elektron, la fuela pilo en la kuirejo povas turni naturan gason al elektro, kaj la perdita energio povas turniĝi al varma energio, tio povas kontentigi bezonadon de tri personoj en elektro kaj varma akvo. Krome, la bela ekranego farita el algoj en la ĉambro povas ne nur ornami ĉambron, sed ankaŭ purigi aeron pro sorbado de karbona dioksido en ĉambro. La balustroj de la balkono sorbas sun-energion tage kaj fariĝas belaj lampoj nokte.
"Antaŭe mi povis tion legi nur en sciencfikcia libro, sed nun mi vidas ilin propraokule, kaj nun mi tre atendas estontecan familian vivon." Gao Hehe opinias, ke la ekologia domo de Ŝanhajo elmontras ideon - kiel uzi scienc-teknikon por ĝui belan vivon de malmulta konsumado de energio.
"Scienco kaj tekniko plibonigas vivon, kaj pri tio mi tre konsentas. Kvankam tia domo ankoraŭ ne povas populariĝi en nia vivo, sed ĝi vidigas al ni la videblan verdan estontecon." Gao Hehe esperas ke la ekologia domo de Ŝanhajo fariĝos de "koncepta domo" en efektivan loĝdomon kiel eble plej baldaŭ.
 La ekologia domo |
|
 Gao Hehe (dekstre) dum vizitado |
|
 En la ekologia domo |
|
 En la ekologia domo |
|
 Cirkula uzado de akvo en la domo |
|
 Ekranego farita el algoj |
|
 Robotoj ludantaj muzikon |
|
 Verdaj plantoj sur la muro de ekologia domo |
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|