2010-08-09
 Alĝeriaj artistoj prezentas en la Tago de la Alĝeria Pavilono. |
La 31-an de julio estis Tago de la Alĝeria Pavilono, en kiu la alĝeria ŝtata ministro Abdelaziz Belkhadem faris paroladon en la ceremonio dirante: “Ĉi-jara monda ekspozicio kun granda skalo, rigora organizado kaj moda projektado de pavilonoj enkorpigis inteligentecon kaj talentecon de la ĉina popolo.”
La temo de ŜME estas “bela urbo, bela vivo”, kiu koncernas la plej realajn problemojn kaj defiojn de la nuntempa homaro, kiaj senlimiga ekspensio de urboj, senlimiga utiligo de naturaj resursoj, malbonigo de medioj k.s. Pro tio la temo havas strategian signifon kaj mondan rigardon.
En la ceremonio artistoj el Alĝerio prezentis dancojn kaj kantojn kun forta araba gusto.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji
|